Port Royal des Champs

  • Increase font size
  • Default font size
  • Decrease font size

Esperanto

Port-Royal

Fondita en 1204, la abatejo de Port Royal [por rŭajal] de la kampoj iĝas jam lomence de la 17-a jarcento historia loko de la katolika reformo dub impulso de fama Patrino Angélique, kiu restarigis tie la regulon de Sankta Benedikto. Instalita en Parizo en 1625, la komuneco transpasas sub la juridikcio de la Pariza ĉefepiskopo kaj iĝas, en 1647, Port-Royal de la Sankta-Sakramento.

Ĉirkaŭ 1635 abato Saint Cyran fariĝas la spirita direktoro de  la monaĥinejo, akcelas la  konstituon de la grupo de la "soluloj", instalita en Parizo kaj poste en la Kampoj, kaj inspiras la fondo de la "malgrandaj lernejoj", dank'al kiu Port-Royal estas unu el naskiĝlokoj de moderna pedagogio.

Abato Saint Cyran, amiko de Cornelius Janseno, estas ankaŭ, kun Antono Arnauld [arno], frato de Patrino Angélique, inicianto de teologia fluo, retroiranta al la legado de la Patroj de la Eklezio, precipe de Sankta Aŭgusteno. Kondamnita de Romo en 1642, "Augustinus" de Jansenius iĝis motivo de akraj polemikoj, kies proparolantoj iĝas Antono Arnault kaj la soluloj de Port-Royal. Ĉefa fonto de la jansemisma penso en Francio, Port- Royal montriĝas kiel loko de rezistado al la reĝa povo, kiun Ludoviko XIV-a ne sukcesas cedigi, dum sia tuta longa reĝado. En 1661, li ordonas la disigon de la Soluloj kaj la fermo de la Malgrandaj Lernejoj. La "Paco de la Eklezio", en 1669, signas paŭzon en la kontraŭjansenisma politiko, kaj la abatejo ĝuas duan Oran Eraon, sub la potenca protektado de dukino de Longueville, kuzino de la reĝo. Post la Nimega Paco kaj la morto de sia kuzino en 1669, kaj poste de 1705 ĝis 1713, la maljuniĝanta reĝo strebas por malaperigi la jansenistojn el la reĝlando. Ne sukcesinte trudi la monaĥinojn de Port-Royal  al obeo, li dissendigas ilin en 1709 kaj detruigas ilian abatejon du jarojn poste.

Precipa intelekta centro de la Granda Jarcento, Port-Royal ekzercas realan fascinadon al pluraj generacioj de verkistoj  kaj pensuloj en kies unua rango estas Pascal, Racine, La Fontaine, Sinjorino de Sévigné ktp.

La ruinoj de la abatejo


ruinesDe la antaŭa abatejo de Port-Royal de la Kampoj estis konservitaj la konstruaĵoj reutiligitaj por la agrokultura ekspluatado, precipe la vasta kolombejo kaj la antaŭa muelejo. La fundamento de la abateja kirko estis rekonstruita post la Revolucio fare de duko de Luynes lŭin]. Malgranda neogotika oratorio estis aldonita fine de la XIX-a jarcento en la loko de la absido, por instali la unuan muzeon.

La malgrandaj lernejoj


En 1651, la Soluloj de Port-Royal konstruigis loĝejon elegante simplan, destinitan por loĝigi la "Malgrandajn Lernejojn". Fine de la XIX-a jarcento,  la posedantoj de la bieno konstruigis alon laŭ la sama intenco. En tiuj konstruaĵoj estis instalita la muzeo ekde 1962. Tie oni povas vidi plurajn pentraĵojn, kiujn Champaigne faris por la abatejo.

La farmo de la Garbejoj


puitLa farmo de la Garbejoj , staranta sur la plataĵo, estis kunligita jam en 1709 al Port-Royal de Parizo. Vendita dum la Revolucio, ĝi restis aktiva ĝis 1984, kiam ĝin aĉetis la Ŝtato. Estas ankoraŭ videbla tie la antaŭa tritika garbejo kaj ensemblo da agrokulturaj konstruaĵpj el la XVII-a kaj XIX-a jarcentoj. Centre de la korto staras ankoraŭ la puto nomata de Pascal.

La loĝejo de la soluloj

La antaŭa loĝejo de la soluloj, starante plilongige al la "Malgrandaj Lernejoj", estos baldaŭ restaŭrita kaj enhavos la biblitekon de la muzeo kaj centron de esplorado destinita al Jansenismo kaj historio de la spiritualismo.

La fruktarbejo kaj la historiaj ĝardenoj

La fruktarbejo, plantita antaŭ la malgrandaj lernejoj, estas restarigo de la fruktarbejo plantita de Robert Arnauld d'Andilly, frato de Patrino Angélique, izoliĝinta en la Kampojn. Legomĝardeno, medicina kaj bukeda ĝardeno, plantita malantaŭ la farmo, elvokas la antaŭajn monaĥejajn ĝardenojn.